Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro

Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro
festivalo
political festival (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr
emblemo de la Monda Festivalo 2005 en Karakaso

La Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro estas ripete, kvankam laŭ intervalo iom malregule organizitaj internaciaj junularaj kunvenoj, kiun okazigas la socialisme orientita Monda Federacio de Demokratia Junularo. La partoprenantaj junularaj kaj studentaj organizoj grandparte estas komunismesocialisme orientitaj respektive reprezentas naciajn aŭ kontraŭkoloniismajn liberigajn movadojn. Celo de la evento estas la renkontigo de junuloj el ĉiuj partoj de la mondo por interŝanĝo de opinioj kaj spertoj, por diskuto kaj komuna lukto kontraŭ rasismo, faŝismo kaj militismo, kaj por paco kaj interŝtata solidareco.

La unua tiaspeca festivalo okazis dum la jaro 1947 en Prago. Okaze de la 60-jara jubileo en Karakaso organiziĝis granda festo.[1]

La Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro kaj ankaŭ la gastiganta internacia federacio aparte gravis dum la tempo de la Malvarma Milito inter la jaroj 1945 kaj 1989 respektive 1991, kiam la federacio grupigis la ŝtatajn junularajn organizojn el la landoj de la Orienta Bloko kaj iujn kromajn komunismajn asociojn el okcidentaj landoj, kaj estis prestiĝa internacia politika instrumento de Sovetunio. La junularaj Esperanto-asocioj en la ŝtatoj de la Orienta Bloko, malgraŭ sia ne komunista orientiĝo, provis atingi videblecon en la Mondaj Festivaloj, ĉar iusenca internacia komunista rekono de la laboro por Esperanto (kiu post la persekutoj flanke de Nazia Germanio estis klare rekonita kiel kontraŭfaŝisma) signifis mildigon de la ŝtata malpermeso aŭ limigo de por-esperanta agado en la sovetunie ligitaj landoj kaj ligiĝis al la espero eĉ de iusenca ŝtata subteno de la agado.

  1. festoj okaze de la 60-jara jubileo de la Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro (paĝo germana). Arkivita el la originalo je 2008-03-16. Alirita 2008-04-10.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search